Kali Linux | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso | |
---|---|
Evoluiganto: | Offensive Security |
Familio: | Debiano |
Lasta versio: | 28-a de februaro 2024: 2024.1[1] |
Kernotipo: | Linux |
Apera dato: | 13-a de marto 2013 |
Subteno: | aktiva |
Retpaĝo: | www.kali.org |
Kali Linux estas distribuaĵo de Linux bazita sur Debiano kaj estas destinita por informadika sekureco kaj analizo, precipe per plenumado de penetra testo. Ĝi estas kreita kaj administrata de la grupo Offensive Security. Ĝi estas konsiderata kiel evoluo de BackTrack. La ĝisdatigo de la distribuaĵo estas de tipo daŭra eldono.
Kali ofertas al uzantoj simplan aliron al granda kolekto da iloj por sekurigi pord-skanadon kontraŭ pasvorto-ŝtelisto. Ĝia GUI estas GNOME 3 sed ekzistas aliaj versioj kun KDE, MATE, Xfce aŭ LXDE. Ĝi subtenas startkapablajn KD kaj USB, ĉi tiu funkcio donas al la uzantoj la eblon ekfunkciigi Kali rekte de KD/USB sen instalado, eĉ se la opcioj inkluzivas la eblon de instalado en la diskaparaton. Ĝi estas platformo subtenata de Metasploit Framework de Metasploit Project (disvolvita de rapid7), ilo por disvolvi kaj funkciigi ekspluatojn al foraj maŝinoj aŭ al maŝinoj apartenantaj al sia propra LAN. Ĝi ankaŭ enhavas sekurecajn programojn: Wireshark, John the Ripper, Nmap kaj Aircrack-ng.
La versio 2024.1 de la 28-a de februaro 2024 estas la plej lasta versio [2].